Emilio De Bono | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Emilio De Bono |
Naskiĝo | 19-an de marto 1866 en Cassano d'Adda |
Morto | 11-an de januaro 1944 (77-jaraĝa) en Verono |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | politikisto oficiro |
Emilio De Bono (Cassano d'Adda, 19a de marto 1866 - Verono, 11a de januaro 1944) estis itala militisto kaj politikisto. Li estis unu el la unuaj aktivuloj de la Faŝisma Nacia Partio, kaj poste li estis pro tio nomumita membro de la Granda Faŝisma Konsilantaro. De Bono partoprenis en nombraj militoperacoj, inter aliaj, en la Ital-turka milito, en la Unua Mondmilito kaj en la Dua ital-etiopa milito.
Kiel membro de la Granda Faŝisma Konsilantaro, la 25a de julio 1943 aliĝis al la puĉo preparita de Dino Grandi kontraŭ Mussolini. Kiam la nazioj helpis Mussolini restarigi sian povon en la nordo de Italia, kiel estro de la Itala Sociala Respubliko, De Bono estis kondamnita pro perfido dum la Proceso de Verono kaj ekzekutita per pafado 78-jaraĝa la 11an de januaro 1944, kun la iama Ministro de Eksteraj Aferoj, Galeazzo Ciano kaj Giovanni Marinelli, inter aliaj.